Ribeleto de Teatro #19 (2/2003) [esperante]
Anarkiistoj kaj teatraĵoj en Brazilio
La grupo „Ribeleto de Teatro” ekaperis en jaro 1994, en provinco Espirito Santo, (Brazilio). Ĝia celo estis fari anarkiemajn teatraĵojn kaj porti spektaklojn al tiuj, kiuj ne ne povas pagi la prezon de la teatraĵo. Tiucele, ni faris stratajn teatrojn, prezentadojn en lernejoj, eventojn, ktp.
Nuntempe, estas 3 teatraĵoj: „Sublevados” („Reversuloj”, esperante), „La Krimulo” kaj „Pura Brando” (pinga pura). Aliaj du skeĉoj estas farataj. La unua spektaklo estis „Sublevados”. Ĝi estas komedio, kiu atakas la usonan regadon en la Latina Ameriko. La teksto havas citaĵon de la urugvajano Eduardo Galeano. „La Krimulo” traktas la frenezaĵon kaŭitan de voĉdonado. „La Krimulo” estis prezentita pli ol 30 fojoj. „Pura Brando”, aliaflanke, pritraktas la problemon kaŭzitan de drinkado de brando.
La Grupo uzas tre la interagecon. Tio interagado faras ke la spektantoj sentas kiel parton de la komploto. En la Grupo Ribeleto, la teatraĵo estas centrita ĉe komunaj personoj. Pro tio, ekzistas identigado de la publiko kun la teatraĵaj personoj.
Ribeleto chiam ebligas debaton fine de la spektaklo. Tio estas bona por la publiko, ĉar ili komprenas pli bone la mesaĝon, kaj estas bona por la Grupo, ĉar helpas al ni malkovri ĝis kia grado ni sukcesis trafi la publikon, alproksimiĝante la aktoron kaj publikon de diskutita temo.
Por Grupo Ribeleto de Teatro, esperantigis Rene kaj Johano
Kontakto kun kreantoj de „Ribeleto de Teatro” en aferoj de la agado, kaj ankaŭ en aliaj aferoj: anarkiisto@anarkopagina.org
TTT-ejo de brazilaj anarkiistoj: www.anarkopagina.org
La dissend-listo de alternativuloj en Brazilo:
Alternativa_Movado-subscribe@yahoogroups.com
traduko: Lukaso
Esperanta Alternativo