Kategoria: Esperante

„Inny Świat” (Alia Mondo) antaŭ ĉio estas anarkiista revuo. Kompreneble, komencoj de la gazeto estis iom aliaj, komence ĝi estis muzika-socia zino, kie ĉiam ni trovis la lokon por la informoj pri batalo kun la ŝtato, pri la batalo por best- kaj hom- rajtoj, ankaŭ ekologiaj informoj kaj ĉiuj aliaj aktualaĵoj ligitaj kun t.n. sendependa scenejo (sendependa de kio?).
De tiu ĉi zino, kies unua n-ro aperis en 1993, „Inny Świat” evoluiĝis ĝis strikte anarkiista ĉu pli larĝe – liberecana revuo. Je la libereco ni spektis diversflanke, kion ni celas fari senĉese, kaj kio ne ĉiam plaĉas al ĉiuj.
Fine de 1997 la nomon „Inny Świat” ricevis ankaŭ eldonejo, kiu celis eldoni librojn kaj broŝurojn. Ĝis nun kadre de la eldonejo aperis 20 publikaĵoj.
La eldonejo celas ne nur la anarkiistan propagandadon (tiutipan karakteron havis kelkaj de niaj eldon-proponoj), sed ankaŭ montradon de historio de la liberecana movado kaj la propagandadon de devirsaj flankoj, direktoj de la movado.

0

Ribeleto de Teatro #19 (2/2003) [esperante]

Anarkiistoj kaj teatraĵoj en Brazilio La grupo „Ribeleto de Teatro” ekaperis en jaro 1994, en provinco Espirito Santo, (Brazilio). Ĝia celo estis fari anarkiemajn teatraĵojn kaj porti spektaklojn al tiuj, kiuj ne ne povas...

0

Konga Karnavalo #19 (2/2003) [esperante]

La „Konga” Karnavalo estas la folklora manifestacio plej antikva de urbo Cariacica, provinco de la Espirito Santo, 500 km norde de la Rivero de Januaro (Brazilo). Ĝi estas ankaŭ konata kiel Maska Karnavalo, ĉar...